Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ni, afrikaj volontuloj, laboras por transportado por la Printempa Festo de Ĉinio
2020-01-20

La transportado por la Printempa Festo estas la jara grandioza "migrado" de ĉinoj. Tiuj, kiuj laboras ekster sia hejmloko, deziras reveni al sia hejmo por kuniĝi kun familianoj. Sed, estas multaj homoj, kiuj laboras por helpi pli da homoj al hejmo. Ili estas volontuloj por transportado dum la festo. Lastatempe, en la fervoja stacio Fulingbei (norda stacio de Fuling), en la urbo Chongqing, sudokcidenta Ĉinio, videblas volontuloj el Afriko: Bruno, el Respubliko Kongo, kaj liaj kunlernantoj. Ili unuafoje sentis la transportadon por la Printempa Festo, konis ĉinajn kulturojn kaj servas al pasaĝeroj. 








Bruno diris: "Ni venis al Ĉinio por sperti ĉinan kulturon. La transportado por la Printempa Festo estas parto de la kulturo, do ni kune fariĝis volontuloj en la stacio."


Qin Qijie, respondeculo de la stacio, diris: "Inter la pasaĝeroj estas ne nur ĉinoj, sed ankaŭ alilandanoj, do, Bruno kaj liaj partneroj ludas gravan rolon."


Bruno ĝoje diris: "Kvankam la stacio liveras al alilandanoj simplajn servojn, ni povas pli multe klarigi al ili, por ke ili pli bone konu la stacion kaj la transportadon dum la festo." Informiĝinte, ke tiuj fremdlandaj volontuloj servas en la stacio por plie koni ĉinajn kulturojn, multaj homoj prezentis al ili siajn laŭdojn.


Dum la transportado, Bruno kaj liaj kunlernantoj laboras ŝvite. Krom gvidado ĉe la servejo, ili faras kontroladon de biletoj ĉe la enirejo, kaj helpas pasaĝerojn aĉeti kaj preni biletojn ĉe aǔtomataj aparatoj. Bruno diris, ke la volontula laboro sciigis al li la grandiozecon de la festa transportado de Ĉinio kaj helpis lin lerni multajn sciojn, kiujn li ne povas akiri en lernejo. Bruno diris: "Ĉina grandrapida trajno reflektas la disvolvan rapidecon de Ĉinio, kiu grandpaŝe iras al la mondo. Mi fieras pro tio, ke mi povas lerni en Ĉinio kaj servi al pasaĝeroj ĉinaj kaj tutmondaj. Mi amas Ĉinion!"


Redaktoro: Xie Ruifeng


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio