Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio kaj Usono subskribis la unuaperiodan interkonsenton pri komerco
2020-01-17

Antaǔtagmeze de la 15-a de januaro en la Blanka Domo de Usono okazis ceremonio pri subskribado de la unuaperioda interkonsento pri ekonomio kaj komerco de Ĉinio kaj Usono. Kune subskribis la dokumenton de la interkonsento kaj parolis Liu He, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, vic-ĉefministro kaj ĉefo de la ĉina flanko por la ĉin-usona ampleksa ekonomia dialogo, kaj Donald Trump, prezidento de Usono. Liu He diris, ke la subskribado de la interkonsento profitigos Ĉinion, Usonon kaj la tutan mondon.


Liu He kaj Trump subskribis la interkonsenton. (fotita de Wang Ying, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua)


Liu He kaj Trump montras la interkonsenton. (fotita de Wang Ying, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua)


La interkonsento enhavas naŭ ĉapitrojn: prefaco, intelekta proprieto, teknika transigo, nutraĵoj kaj agrikulturaj produktoj, financaj servoj, valuto kaj travidebleco, plivastigo de komerco, duflanka taksado kaj solvado de disputoj. Samtempe la du flankoj akordiĝis pri tio, ke Usono plenumos sian promeson iom post iom nuligi tarifojn aldonitajn sur varoj el Ĉinio, kaj tiel realiĝos la malaltiĝo de la tarifoj.


Kelkaj specialistoj diris, ke post dujara traktado, Ĉinio kaj Usono finfine atingis la unuaperiodan interkonsenton pri komerco. Tio utilas al stabileco de la merkato kaj konformas al interesoj de diversaj flankoj. La subskribado de la interkonsento repuŝos la komercajn rilatojn inter la du landoj al la ĝusta vojo, kaj fariĝis modelo pri solvo de komercaj konfliktoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio