Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Inaŭgurita foto-ekspozicio pri Ĉinio kaj Birmo en Jangono
2020-01-17

Ĉeestantoj el Ĉinio kaj Birmo


La 15-an de januaro 2020, estis inaŭgurita la foto-ekspozicio "Belecoj de Ĉinio kaj Birmo, Amikeco inter Najbaroj" en Jangono, Birmo. La ekspozicio estas gvidita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj la Ĉina Ambasadejo en Birmo, organizita de la Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj kungastigita de la redakcio de Ĉina Bildo, Ĉina Kultura Centro en Jangono kaj la birma kompanio Shwe-Than-Lwin. Pli ol 200 homoj el Ĉinio kaj Birmo ĉeestis la inaŭguran ceremonion.


Xu Lin (la kvara de maldekstre), direktoro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, kaj aliaj ĉeestantoj en la inaŭgura ceremonio de la ekspozicio


La ekspozicio, inaŭgurita antaŭ la vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Birmo, per preskaŭ cent bildoj, montras naturajn pejzaĝojn, historion kaj kulturon, popolajn morojn, ekonomiajn, komercajn kaj kulturajn interŝanĝojn inter la du landoj. Ĝi enhavas tri partojn, nome "Bela Ĉinio, Bela Birmo", "Loĝi Najbare, Vivi en Amikeco" kaj "'La Zono kaj Vojo': Kunkrei la Belan Vivon".


Xu Lin kaj aliaj ĉeestantoj el Ĉinio kaj Birmo vizitantaj la ekspozicion


Parolas Du Zhanyuan, prezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo. 


Birmaj junuloj en la ekspoziciejo  


 Ĉinaj kaj birmaj junuloj


Redaktoro: Han Xin


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio