Grandaj pandoj amuziĝas en la neĝo en Jinan |
2020-01-14 |
Du grandaj pandoj, Ya Shuang kaj Er Xi, amuziĝis en la unua neĝo de tiu ĉi jaro en la parko Sovaĝa Mondo de Jinan, ĉefurbo de Shandong-provinco, orienta Ĉinio. Funkciulo de la Esplorejo de Grandaj Pandoj en Chengdu, Sichuan-provinco, klarigis, ke grandaj pandoj tre ŝatas neĝon, ĉar sovaĝaj grandaj pandoj kutime loĝas en altaj lokoj kaj pasigas grandan parton de sia tempo en neĝaj montoj. Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto Fonto: Guide in China Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |