Wushu-o fariĝos disciplino de Junularaj Olimpikoj |
2020-01-13 |
La 8-an de januaro en Laŭzano, Svislando, Internacia Olimpika Komitato anoncis, ke Wushu-o (tradicia ĉina luktarto) fariĝos disciplino de la 4-aj Junularaj Olimpikoj. Tio estas la unua fojo, ke Wushu-o eniĝis en la liston de oficialaj disciplinoj de la Olimpikoj. Oktobre 2022, la 4-aj Junularaj Olimpikoj okazos en Dakaro, ĉefurbo de Senegalo. Tiam 48 sportistoj el diversaj landoj kaj regionoj partoprenos en ludoj de Wushu-o. Wushu-o estas ŝatata de junuloj, ĉirkaŭ 120 milionoj da homoj en la mondo praktikas tiun sporton. Redaktoro: Zhao Wenqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |