Internacia paro geedziĝis laŭ dulandaj tradicioj |
2020-01-09 |
Pathma Gurusamy el Malajzio, edziniĝis al Ng Boon Jun el Singapuro. Ili kreskis en apartaj kulturoj kaj el tio venis dilemo: kiun tradicion sekvi en la ceremonio? La solvo trovita estis tre simpla, en la unua tago ili geedziĝis laŭ hinda tradicio, kaj en la sekva tago ili faris laŭ la ĉina kutimo. Pathma avertis en Facebook, ke tio estis ege laciga, tamen valoris la penon, ĉar ĉiuj familianoj spertis ambaŭ geedziĝajn kutimojn. Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto Fonto: Niubi Panda Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |