Glacio kovras Qinghai-lagon |
2020-01-08 |
En vintro, Qinghai-lago, konata kiel "safiro sur altebenaĵo", eniras en la frostan periodon. Tie oni povas vidi akvon kunfandiĝantan kun la ĉielo kaj pejzaĝon en kvieto. Tio tre diferencas de la pejzaĝo ĉe la lago en somero. Laŭraporte, Qinghai-lago kutime eniras en la frostan periodon en la malfrua decembro ĉiujare, kaj la glacio en la lago tute degelas meze de aprilo en la sekva jaro. Qinghai-lago, la plej granda enlanda lago de Ĉinio, troviĝas en la nordorienta parto de la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo en la provinco Qinghai, nordokcidenta Ĉinio. Redaktoro: Kang Caiqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |