Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Novjaro en Hanshan-templo de Suzhou
2020-01-07

En la 31-a de decembro amaso da homoj iris al la templo Hanshan de la ĉina urbo Suzhou por bonvenigi la novjaron. En la sonorilturo de la templo, bonzo perkutis sonorilon centfoje, unufoje post ĉiu deko da sekundoj, tiel ke la lasta perkuto okazis ekzakte je noktomezo. Multaj ĉeestantoj bruligis incensojn kaj bondeziris por la nova jaro.


Homoj atendas la novjaron ĉe la sonorilturo.


La bela sonorilturo de la templo Hanshan


Pagodo de la templo Hanshan


Enirejo de la templo Hanshan


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio