Sukcese lanĉita la transporta raketo Changzheng-5 |
2020-01-07 |
La 27-an de decembro, la artefarita satelito Shijian-20 estis lanĉita kaj sendita en la difinitan orbiton per la transporta raketo Changzheng-5 en Wenchang-a Satelit-lanĉejo, Hainan-provinco en suda Ĉinio. Changzheng-5 estas la unua raketo de Ĉinio, kies diametro havas 5 metrojn, kaj ĝia transporta kapablo estas inter la plej bonaj en la mondo. En la kuranta jaro Ĉinio faros serion da gravaj spacialaj misioj kaj la nombro de kosmoflugaj lanĉoj superos 40, kio estas aparte atentokapta. Redaktoro: Zhao Wenqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |