Malfermiĝis glitejo de la Somera Palaco |
2020-01-03 |
La 1-an de januaro, 2020, malfermiĝis la glitejo de la Somera Palaco en Pekino. Kun la areo egala al 98 futbalejoj, la glitejo estas la plej granda natura glitejo en Pekino. Laŭ historia materialo, ekde la dinastio Qing (1616-1911) la imperiestra familio jam havis kutimon de glitado. Por daŭrigi tiun kutimon, riĉigi vintran vivon de homoj kaj krei sportan etoson por la Vintraj Olimpikoj de Pekino en 2022, la Somera Palaco uzas la naturan glacion de la lago Kunming por starigi surglacian sportejon, tiel vizitantoj povas sin ekzerci sur la glacio dum ĝuado de la vintra beleco de la imperiestra ĝardeno. La 1-an de januaro, homoj ludantaj sur la glitejo de la Somera Palaco La 1-an de januaro, homoj glitantaj en la Somera Palaco La 1-an de januaro, glitantoj en la Somera Palaco Redaktoro: Zhao Wenqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |