Ekspozicio pri pentritaj argilaĵoj prezentas prahistorian kulturon |
2019-12-31 |
Fine de decembro en la Nacia Muzeo de Ĉinio inaŭguriĝis la ekspozicio kun la temo "ĉiela beleco, emerĝantaj radioj -- pentritaj argilaĵoj de Gansu". La pentritaj argilaĵoj kun primitivaj kaj kreemaj linioj el neolitiko kaj bronzepoko kaptis atentojn de vizitantoj. Preskaŭ 200 antikvaĵoj en la ekspozicio manifestas komencon de farado de argilaĵoj en la provinco Gansu de nordokcidenta Ĉinio antaŭ 8 000 jaroj kaj reflektas la prosperan prahistorian civilizacion en baseno de la Flava Rivero. Redaktoro: Zhao Wenqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |