Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina-eŭropa kargotrajno antaŭenpuŝas kunlaboron inter Ĉinio kaj Turkio
2019-12-31

Laŭ raporto de la turka ĵurnalo Daily Sabah en la 23-a de decembro, la Ŝtata Fervoja Buroo de Turkio diskonigis, ke baldaŭ iros al Ĉinio de Turkio la unua kargotrajno kun diversaj specoj da kargoj. Laŭ la burooestro Ali Ihsan Uygun, la trajno estos komenco de eksportado de Turkio al Ĉinio kaj grava turnopunkto en kunlaboro inter la du landoj.


Novembre ĉi-jare la ĉina-eŭropa kargotrajno Chang'an unuafoje iris de Ĉinio al Eŭropo tra Turkio. Mehmet Cahit Turhan, turka ministro pri transportado kaj infrastrukturo, opiniis, ke funkcio de la ĉina-eŭropa kargotrajno Chang'an konektas la turkan planon "meza koridoro" kaj la ĉinan iniciaton "La Zono kaj Vojo". Turkio atribuas gravecon al la iniciato "La Zono kaj Vojo" per infrastrukturo kaj transporta reto.


Krome, laŭ la raporto de la turka novaĵagentejo Anadolu Agency en la 22-a de decembro, Ali Ihsan Uygun diris, ke en 2020 la numero de kargotrajnoj inter Eŭropo kaj Ĉinio superos 300. Turkaj kaj ĉinaj oficialuloj intertraktas por krei pli da ŝancoj por turkaj kompanioj eksporti al Ĉinio.


Redaktoro: Gao Shuyuan


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio