Altay gastigis antikvan kaj modernan ski-konkurson |
2019-12-30 |
La 26-an de decembro en la urbo Altay, Xinjiang, nordokcidenta Ĉinio komenciĝis la Konkurso de Antikva kaj Moderna Skiado, kiu allogis multajn sportistojn kaj ski-ŝatantojn. La regiono Altay estas konata kiel unu el la originoj de skiado: tie oni trovis scenon sur prahoma pentraĵo de antaŭ 12 000 jaroj, kiu montras homojn skiantajn per felaj skioj. Krom moderna skiado, ĉi tiu evento havas ankaŭ ski-konkurson laŭ la antikva maniero. Redaktoro: Zhao Wenqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |