Lasta suna eklipso de kuranta jaro |
2019-12-30 |
La 26-an de decembro, parta eklipso de suno je malsamaj gradoj estis observebla en diversaj lokoj de Ĉinio, kaj la tuta procezo daŭris preskaŭ du horojn. Parta eklipso de suno en Pekino en la 26-a de decembro La eklipso komenciĝis de Mez-Oriento. Tra la suda punkto de Barato kaj Srilanko, Indonezio, Singapuro, Malajzio kaj aliaj landoj en sudorienta Azio, ĝi finiĝis ĉe la okcidenta Pacifiko. Ĉe la okcidenta Pacifiko oni povis vidi la ringan eklipson. Ekster tiu regiono kaj najbaraj lokoj oni povis vidi nur partan eklipson. Tio estis la lasta eklipso de suno de la kuranta jaro. Ringa eklipso de suno en Batam de Indonezio en la 26-a de decembro Redaktoro: Kang Caiqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |