Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinaj maratonoj populariĝas inter afrikaj atletoj
2019-12-23

Obed Tiony, el Kenjo, venis al Ĉinio en 2011 por studi en universitato, kaj nuntempe laboras kiel agento por afrikaj atletoj. Antaŭ veni al Ĉinio, li estis profesia kuristo, kaj unu monaton post alveno en la lando li partoprenis duonmaratonon en Suzhou, kiun li facile venkis kaj gajnis premion ekvivalentan al 1 500 usonaj dolaroj.



"En Ĉinio, estas multaj konkursoj, kaj ili bezonas profesiajn atletojn," li diris. "Mi komprenis, ke mi almenaŭ povus kontakti unu aŭ du homojn en mia hejmlando por veni kaj kuri ĉi tie."


En 2014, li komencis aranĝi partoprenon de kuristoj el Kenjo en maratonoj en Ĉinio. La atletoj ne scipovas la ĉinan, sekve ili bezonas helpon pri loĝistiko kaj trejnado.



"Mi pagas iliajn flugbiletojn kaj tranoktojn en hoteloj, mi fakte pagas ĉion, ĉar ne ĉiuj el ili havas monon por tiuj elspezoj," Tiony diris. "Estas kunprofito: mi riskas pagante iliajn loĝadon, flugojn kaj manĝojn. Kompreneble ili devos repagi min post la konkurso. "


Tiony ricevas 15% de ĉiu monpremio gajnita de siaj kuristoj.


Monpremio por kurado en Ĉinio povas atingi 45 000 usonajn dolarojn. Tio estas multe kompare kun la averaĝa jara pokapa enspezo de 1 500 usonaj dolaroj en Subsahara Afriko.



Estas ĉirkaŭ 20 maratonaj agentoj en Ĉinio laborantaj kun afrikaj kuristoj, sed Tiony estas la nura afrikano en tiu negoco.


Ĉiu atleto, kiun li venigas el eksterlando, partoprenas en maksimume tri konkursoj, kaj li kutime aliĝigas du el siaj atletoj en ĉiu evento. Kurantoj ĵus alvenintaj aliĝas al plenaj maratonoj, dum atletoj, kiuj jam finis alian kuradon, kuras duon-maratonon anstataŭe.


"Li kompetente laboras. Finfine, li estas lokano," diris ĉina maratona agento You Ding pri Tiony. "Ni estas rivaloj, sed ni ankaŭ kunlaboras. Estas tre stranga rilato."


Tiony laboras kun pli ol 200 atletoj el Kenjo, Ugando, Etiopio kaj Tanzanio. Pasintjare, liaj kuristoj partoprenis 250 kuradojn en Ĉinio. Dum kurado pasintjare en la havena urbo Dalian en nordorienta Ĉinio, kuristo de Tiony gajnis la unuan premion de 20 000 usonaj dolaroj - ĝis nun la plej granda mon-premio gajnita de unu el liaj atletoj.



Tiony atingis Ĉinion en la ĝusta momento, kiam komenciĝis "maratona febro" en la lando. En 2011, okazis nur 22 kuradoj. En 2017, 1 102 kuradoj estis organizitaj en 234 urboj, laŭ raporto de Ĉina Atletika Asocio, kun partopreno de ĉirkaŭ kvin milionoj da homoj.


"Organizantoj volas plibonigi la influon de kuradoj kaj diverseco de partoprenantoj estas unu el la plej gravaj indikiloj," diris Liu Dongfeng, profesoro pri sporta administrado en Ŝanhaja Universitato de Sportoj.



Kuradoj povas esti bonega negoco por la gastigantaj urboj. Prenu kiel ekzemplon la orientan marbordan urbon Xiamen, kiu organizas unu el la plej grandaj jaraj maratonoj en Ĉinio. Ĉi-jare, la evento altiris ĉirkaŭ 18 000 kuristojn kaj rezultis en enspezo de 18 milionoj da usonaj dolaroj. Cetere Ĉinio aspiras al sporta industrio valora je 770 miliardoj da usonaj dolaroj antaŭ 2025, kompare kun 230 miliardoj da dolaroj en 2016.


Multaj el la kuristoj de Tiony estas veteranoj pri kurado en Ĉinio.



"Mi venos al Ĉinio ĉiufoje, se tio eblos," diris Nancy Chepngetich Kimaiyo, kiu faris sian kvaran vojaĝon al Ĉinio pasintjare. "Estas mirinde, ke estas tiom da maratonoj en Ĉinio. Tio montras, ke ili aprezas atletojn kaj amas kuradon." Sed venko ne ĉiam venas facile. La 23-jara kuristo, kiu laboras kiel policano en Kenjo, vidas kreskantan nombron de internaciaj konkurantoj.


Purity Jerono, 26-jara, ankaŭ el Kenjo, faris sian unuan vojaĝon al Ĉinio pasintjare. Ŝi diris, ke la mono, kiun ŝi gajnis per kurado, helpis ŝin aĉeti domon. Unu el la plej oftaj plendoj pri kurado en Ĉinio ne estas la loko nek la organizado -- estas la vetero. "En junio kaj julio, la vetero estas varmega kaj ni ne havas tiajn temperaturojn en Kenjo," diras Kimaiyo." Ĝi influas mian kuradon kaj mi devas trejniĝi."



Afrikaj atletoj kutime kuras pli bone ol lokaj kuristoj, sed kompreneble estas neniu garantio pri ilia venko. Tiony ne volas malkaŝi kiom multe li enspezas ĉiumonate, sed agnoskas, ke kelkfoje li perdis monon: ĉino surprize venkis la Hengdianan duon-maratonon en la vira kategorio.


En Ĉinio, ĉiam estas la sekva kurado.


Redaktis Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Niubi Panda


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio