Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinaj kuracistoj savis la vivon de maljunulo dum flugo!
2019-12-20

La 19-an de novembro, nekutima afero okazis dum flugo de la aviadilo CZ399 de China Southern Airlines de Kantono al Novjorko. Ses horojn antaŭ la surteriĝo, Kajuta Serva Direktoro Feng Ling estis informita pri maljuna pasaĝero, kiu ne povis pisi kaj estis en bezono de kuracado. Ŝi tuj babilis kun la pasaĝero, kaj sekve petis helpon de kuracisto per anonco.



Zhang Hong, kirurgo de la unua filia hospitalo de Jinan-Universitata Hospitalo (Kantona eksterlanda ĉina hospitalo), kaj Xiao Zhanxiang, kirurgo de Hainan-a Popola hospitalo, rapidis por ekzameni la pasaĝeron.


La pasaĝero havis ĉirkaŭ unu litron da urino, kaj malsukceso eltiri ĝin povus kaŭzi rompon de veziko. Li bezonis tujan kuracadon. Ambaŭ kuracistoj komencis kunmeti medicinan aparaton, kiu ebligus lin pisi.



D-ro Xiao uzis porteblan oksigenan botelan maskan kateteron, injektilon, suĉilon kaj memfaritan punktadon kaj urinan suĉan aparaton faritan el tuko. Stevardoj petis pasaĝerojn doni spacon por la kuracistoj labori.



Tamen, pro malmulta spaco kaj trea vastiĝo de la veziko, la operacio baldaŭ ĉesis ĝis kiam d-ro Zhang venis kun kuraĝa, iomete malkomforta solvo: suĉi la urinon per si mem por regi la rapidecon kaj forton de la eligo. Tio estas vera sindediĉo al kuracado.



Samtempe, Doktoro Xiao restis atente agordante pozicion kaj angulon de la punktado surbaze de la vezika volumo de la maljunulo por certigi la sukceson de la tuta procezo.


Post duonhoro, la kuracistoj sukcese eligis inter 700 kaj 800 mili-litrojn da urino, lasante la pacienton en multe pli bona stato. La du kuracistoj regule revenis por kontroli la pasaĝeron, kiu plene resaniĝis de sia pli frua malkomforto.


Aŭdinte ĉi tiun novaĵon, raportisto intervjuis doktoron Zhang kaj demandis, ĉu li pensis dufoje pri elprenado de la urino per si mem, al kiu li respondis: "Estis kriz-okazo kaj mi ne povis pensi pri pli bona maniero trakti lin. Ni devis dreni la urinon de lia veziko kiel eble plej rapide, kaj mia prioritato estis helpi lin kiel ajn mi povis."


La 21-an de novembro, doktoro Zhang estis omaĝita de la direktoro de sia hospitalo, kaj d-ro Xu Anding, de lia stabo, pro la kuracado al la maljunulo dum la flugo.



La 25-an de novembro, Hainan-a Komitato pri Sano de la Popola Hospitalo de Hainan-provinco okazigis kunvenon por lerni el la sperto de doktoro Xiao kaj rekompenci lin per 100 000 juanoj, kiun li donacis al bonfara fondaĵo kaj speciala fonduso dediĉita al premii fakulojn pri medicino, kiuj uzas siajn sciojn kaj spertojn por la bono de la socio.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Guide in China


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio