Xi Jinping renkontiĝis kun Chui Sai On |
2019-12-19 |
Posttagmeze de la 18-a de decembro, en Makao, suda Ĉinio, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun Chui Sai On, ĉefo de la Makao-a Speciala Administra Regiono. Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝas kun Chui Sai On, ĉefo de la Makao-a Speciala Administra Regiono. (Fotis Wang Ye de la novaĵ-agentejo Xinhua) Xi Jinping diris, ke la centra registaro de Ĉinio plene aprobas la laborojn de Chui Sai On kaj esperas, ke li ĉiam zorgos pri la disvolvado de la lando kaj Makao, subtenos la administradon, fare de la novaj ĉefo kaj estraro de la speciala administra regiono, kaj daŭre kontribuos al la praktikado de "unu lando, du sistemoj". Redaktoro: Kang Caiqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |