Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Solenaĵo omaĝe al Zamenhof okazis en Rio-de-Ĵanejro
2019-12-18

Matene de la 16-a de decembro, okazis, laŭ invito de la urba konsilanto Reimont, en la sidejo de la Urba Konsilantaro de Rio-de-Ĵanejro, en Brazilo, solenaĵo omaĝe al Lazaro Ludoviko Zamenhof, iniciatinto de Esperanto kaj naskiĝinta en la 15-a de decembro 1859. En tiu solenaĵo, Kooperativa Kulturo de Esperantistoj transdonis la 4-an Premion Zamenhof pri Kulturo al instruisto Jair Sales. Pluraj aŭtoritatoj kaj reprezentantoj de kulturaj rondoj ĉeestis: akademianoj, universitataj profesoroj de Federacia Universitato Fluminense (Universidade Federal Fluminense), direktoroj de Instituto Konfuceo kaj de Instituto Brazil-Ĉinio, reprezentantoj de la konsulejo de Angolo, multaj junuloj kaj studentoj. Oni prezentis muzikon kaj legis poemojn en la portugala kaj en Esperanto. Muzikaj intervenoj de esperantista kantistino Neide Barros estis aparte brilaj, kaj Junulara Orkestro akompanis la tutan solenaĵon. La parolo de konsilanto Reimont estis mesaĝo de espero kaj kuraĝigo al tiuj junuloj, kiuj decidis dediĉi sin al muziko.


La direktoro de Konfucea Instituto en Rio-de-Ĵanejro, Qiao Jianzhen, ankaŭ estis omaĝita de konsilantano Reimont per Movo pri Laŭdo kaj Rekono, aprobita de la urba konsilantaro de Rio-de-Ĵanejro, pro ŝia laboro por prifortigi amikecon kaj kulturan interŝanĝon inter la popoloj de Brazilo kaj Ĉinio kaj pro ŝia subteno al Esperanto. Instituto Konfuceo en Rio-de-Ĵanejro kunlaboras kun loka Esperanto-movado en pluraj agadoj, inter ili la ĉijare okazinta Transkultura Foiro pri la Ĉina Lingvo kaj Esperanto, en la urbo Niterojo.


Sidejo de urba konsilantaro de Rio-de-Ĵanejro


Junulara Orkestro pretiĝas por ludi


Instruisto Jair Salles ricevas la Premion Zamenhof pri Kulturo 2019


Qiao Jianzhen, direktoro de Konfucea Instituto en Rio-de-Ĵanejro, parolas en la solenaĵo


Multaj ĉinoj ĉeestis la ceremonion


Konsilanto Reimont transdonas Movon pri Laŭdo kaj Rekono al Qiao Jianzhen, direktoro de Konfucea Instituto en Rio-de-Ĵanejro


Movo pri Laŭdo kaj Rekono ricevita de Qiao Jianzhen, direktoro de Konfucea Instituto en Rio-de-Ĵanejro


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto, surbaze de informoj ricevitaj de Fernando Maia Jr. kaj Qiao Jianzhen

Fotoj: Fernando Maia Jr. kaj Qiao Jianzhen


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio