Postlasita vilaĝo en Ĉinio |
2019-12-18 |
En Shengshan-insulo de provinco Zhejiang, orienta Ĉinio, estas la postlasita vilaĝo Houtouwan, kiu verdiĝas post la foriro de loĝantoj. En tiu loko iam vivis pli ol 2000 fiŝkaptistoj kun siaj familianoj, en pli ol 500 domoj. Loĝantoj komencis forlasi la insulon en la fruaj 1990-aj jaroj por serĉi oportunojn en aliaj urboj. Antaŭ 1994 preskaŭ ĉiuj estis jam foririntaj, kaj tre malmultaj vilaĝanoj daŭre restas. Laŭ paso de la tempo, naturo reprenis por si la domojn forlasitajn de homoj, kaj tio famigis la lokon kiel turismejo: por atingi ĝin oni devas vojaĝi per boato el la urbeto Caiyuan. Fotoĵurnalisto Johannes Eisele de Agence France-Presse vizitis ĝin kaj faris la belegajn subajn fotojn. Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto Fonto: Guide in China Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |