La lago Xingkai en nordorienta Ĉinio fariĝis tuĉpentraĵo post neĝo |
2019-12-16 |
Ĉi-vintre post forta neĝo, la lago Xingkai, ĉe la landlimo inter Ĉinio kaj Rusio, fariĝis tuĉpentraĵo nigra kaj blanka kaj allogis multajn fotistojn. La lago Xingkai troviĝas en la urbo Mishan de la provinco Heilongjiang, nordorienta Ĉinio. Ĝi estas la plej granda dolĉakva lago ĉe landlimo en Azio kaj havas akvareon de 4 380 kvadrataj kilometroj. Redaktoro: Kang Caiqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |