Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinoj helpas Indonezion en rebonstatigo de koraloj
2019-12-13

Lastatempe, elektrejo investita de ĉina kompanio en Balio, Indonezio, kune kun indonezia mediprotekta organizo starigis centron pri esplorado kaj rebonstatigo de koraloj, celante observi, analizi, esplori kaj protekti koralojn en la marareo de Balio.




La 25-an de novembro, esploristoj metis koralojn en la marareon de Celukan Bawang, Indonezio.


Laǔ diskonigoj, la centro metas artefarite reproduktitajn koralidojn sur rifojn, kie antaǔe kreskis koraloj, por "rebonstatigi" la koralrifojn. Nun laborantoj de la elektrejo kaj ĉinaj esploristoj jam metis 100 koralidojn en rilatajn marareojn. Laŭ plano ili metos 500 koralidojn. Specialisto diris, ke post unu jaro, la proporcio de koraloj en tiuj marareoj altiĝos je 40%, kaj post du jaroj, je 70%.


Gou Haodong, ĝenerala konsulo de Ĉinio en Denpasaro de Balio, diris, ke estas la unua fojo, ke oni bredas koralojn en marareoj ĉirkaǔ elektrejo de Balio. Tio montras, ke ĉinaj firmaoj pozitive plenumas sian socian devon kaj atentas mediprotekton kaj la vivon de lokanoj. La ago plue akcelos plibonigon de la loka medio kaj progreson de ekonomio. Cetere, la fondiĝo de la centro plue altigos konscion de homoj pri la graveco de protektado al maraj vivaĵoj por akceli la harmonian disvolvadon de la homaro kaj la naturo.


Estis granda nombro da koraloj en marareo de norda Balio. En la lastaj jaroj, pro disvolviĝo de turismo, bredado de marproduktoj kaj fiŝkaptado, kaj ankaǔ pro la klimata ŝanĝo, evidente malmultiĝas tieaj koraloj kaj koralrifaj vivaĵoj.


Por plibonigi la staton, ĉinaj esploristoj faris longdaǔran observadon, akv-kvalitan analizon kaj provon pri meto de koraloj. Fine, ili faris projekton pri rebonstatigo de koraloj en marareo de norda Balio.  


Redaktoro: Xie Ruifeng 


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio