Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Sud-Suda Forumo pri Homaj Rajtoj okazis en Pekino
2019-12-13


En la 10a kaj 11a de decembro en Pekino okazis Sud-Suda Forumo pri Homaj Rajtoj, kunaranĝita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio. Pli ol 300 altrangaj oficialuloj, fakuloj, kleruloj kaj diplomatiaj senditoj al Ĉinio el pli ol 80 landoj, UN kaj aliaj internaciaj organizoj ĉeestis la forumon kun la temo "Diverseco de civilizacio kaj monda disvolvado", profunde diskutis kaj atingis interkonsentojn.


"Ĉinaj spertoj akcelas disvolvadon de la homaj rajtoj"


"Mi tre dankas Ĉinion pro ĝia divido kun ni pri kiel harmonie kaj amplekse antaŭenpuŝi ĝuadon de homaj rajtoj kaj kiel certigi la rajtojn politikan, ekonomian, socian kaj kulturan de ĉiuj civitanoj kadre de landa disvolvado. La valoraj spertoj de Ĉinio instigos plue disvolvadon de niaj afrikaj landoj kaj aliaj regionoj," diris Leonardo Santos Simang, plenuma direktoro de Chissano-fonduso de Mozambiko kaj eksministro pri eksterlandaj aferoj de la lando.


"Disvolvado de Ĉinio liveras ŝancon plibonigi homajn rajtojn de diversaj landoj"


La oficejo de Njunga Michael Mulikita, dekano pri sociaj sciencoj de Mulungushi-Universitato, estas proksima al la mejloŝtona fervojo inter Tanzanio kaj Zambio. La fervojo alportas grandan ŝancon por disvolvado de Zambio. Sub subteno kaj helpo de Ĉinio, pli kaj pli da infrastrukturoj estas konstruataj, kaj tio multe akcelas interligon inter Ĉinio kaj Afriko kaj inter afrikaj landoj. Mulikita diris: "Multaj afrikaj landoj estas partoprenantoj de 'La Vojo kaj Zono', kaj ili multe profitas de kontaktado kaj kunlaboro kun Ĉinio."


"Ĉina saĝo montras direkton por administrado de homaj rajtoj tutmonde"


Jean Claude Ndenzak Karrova, supera konsilisto kaj proparolanto de burunda prezidentejo, diris: "Ni devas transformi diskutojn en agojn. Ni devas kune stariĝi por ke niaj voĉoj estu aŭskultataj de la tuta mondo, precipe de la okcidenta mondo. Kompreneble ni devas lerni el la pasintaj spertoj, tamen ni povas ankaŭ doni gravan lecionon al okcidentaj landoj."


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio