Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ora koncerto en Ŝanhajo
2019-12-12

Ekde ĉi-jara marto, pro renovigo, la Ŝanhaja Koncertejo portempe fermiĝis, tamen ĝiaj prezentaĵoj ne ĉesis. 



La 8-an de decembro, la koncertejo aranĝis koncerton sub la orkoloraj sunlumo kaj ginkoj. 



La prezentado miksas ĉinan kaj okcidentan stilojn. Sep artistoj ludis ĉinajn muzik-instrumentojn, kiel fluto, erhu-o (ĉina violono kun du kordoj), bivo kaj ĉevalkapa violono (arĉa kordinstrumento kun voluto skulptita kiel ĉevala kapo, uzata de mongoloj), kaj la okcidentajn kiel violonĉelo, klasika gitaro kaj perkutinstrumento.



La sezono inter aŭtuno kaj vintro estas plej taŭga por aranĝi subĉielan koncerton. Ekde 2013, la koncertejo kreas la "median muzikon" sub ginkoj por alporti al la spektantoj diversecan artan ĝuon.


Redaktoro: Kang Caiqi 


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio