Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Homoj el diversaj landoj kondamnas Xinjiang-rilatan leĝon de Usono
2019-12-12

Pluraj fremdlandaj politikistoj kaj amaskomunikilaj ĉefoj, kiuj vizitis Xinjiang de Ĉinio, diris, ke ili propraokule vidis la ekonomian disvolvadon kaj socian harmonion de Xinjiang, kaj la tiel nomata leĝo pri Xinjiang adoptita de Usono miksas nigron kun blanko kaj havas evidentan celon malstabiligi Xinjiang kaj reteni disvolvadon de Ĉinio.


Mushahid Hussain, prezidanto de komisiono pri eksteraj rilatoj de senato de Pakistano


Mushahid Hussain, prezidanto de komisiono pri eksteraj rilatoj de senato de Pakistano, diris: "La aferoj de Xinjiang estas internaj aferoj de Ĉinio. La ĉina registaro laŭleĝe kaj pace traktas demandojn pri ekstremismo kaj terorismo kaj stabiligas la staton de Xinjiang. Ni subtenas la ĉinan registaron malakcepti intervenon de la ekstera mondo. Mi plurfoje vizitis Xinjiang. Tie homoj vivas laŭ siaj propraj manieroj, tamen Okcidento havas multajn 'propagandojn' por fifamigi kaj damaĝi Ĉinion."


Monica Valente, sekretario pri internaciaj rilatoj de brazila Laborista Partio


Monica Valente, sekretario pri internaciaj rilatoj de brazila Laborista Partio, diris: "En Xinjiang mi vidis, ke la ĉina registaro kontraŭbatalas terorismon kaj konservas la socian stabilecon, kaj pro tio la loka ekonomio disvolviĝas. Samtempe la ĉina registaro respektas la lokajn kulturojn kaj religiojn. La tiel nomata 'malobservo de homaj rajtoj' de Usono distordas la faktojn. Mi opinias, ke tio atestas la hegemoniismon de Usono, kaj Usono klopodas kaosigi Ĉinion kaj eĉ la tutan mondon."



Mansoor Faizy, ĉefredaktoro de Afgana Epoko


Mansoor Faizy, ĉefredaktoro de la ĵurnalo Afgana Epoko, diris, ke ekstremismo kaj terorismo kaŭzis multajn problemojn en lia regiono en la lastaj jaroj kaj Afganio multe suferis de tio. Li diris: "Lastatempe mi vizitis Xinjiang kaj la centron pri profesiaj trejnado kaj edukado. Amika atmosfero tie regis kaj lernantoj povas libere studi aŭ okupi sin pri sportado. Estonte ili povos trovi laboron post profesia lernado kaj ĝui feliĉan vivon."


Fahri Hamzah, eksa vicprezidanto de parlamento de Indonezio


Fahri Hamzah, eksa vicprezidanto de parlamento de Indonezio, diris: "Post vizito al Xinjiang, mi havas novan impreson pri ĝi. Antaŭe mi pensis, ke Urumĉio estas urbo kun postiĝinta vivnivelo kaj multaj malriĉuloj. Atinginte la urbon mi malkovris, ke ĝiaj ekonomia disvolvado, socia harmonio kaj evolu-nivelo multe superas mian imagon. Mi proponas tiujn antaŭjuĝantojn viziti Xinjiang kaj post propraokula vido multaj demandoj certe estos responditaj."


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio