Neatendita danko de savita hundo kortuŝis homojn |
2019-12-12 |
Fajrobrigado estis vokita en la urbo Wuxi de Jiangsu-provinco, Ĉinio, por savi blankan hundeton, kiu estis bojanta post kaptiĝo en betona tubo, el kiu ne eblis eliri per si mem. Vundita kaj timante la nekonatajn homojn proksime, la hundeto malfaciligis la laboron de fajrobrigadistoj, kiuj estis paciencaj kaj klopodis trankviligi ĝin. Post iom da tempo, fajrobrigadistoj sukcese eltubigis la hundeton. Kiam la fajrobrigadistoj foriris, la hundeto, malgraŭ la doloro kaj la vundita mano, akompanis ilian veturilon dum iom da tempo por esprimi sian dankon. Filmeto pri tio populariĝis en interreto kaj kortuŝis multajn homojn. Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto Fonto: Guide in China Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |