Subite erupciis vulkano en Nov-Zelando |
2019-12-12 |
Posttagmeze de la 9-a de decembro, subite erupciis la vulkano sur la insulo White en Nov-Zelando. Laǔ raportoj, 8 homoj mortis pro tio. Laǔ nov-zelandaj amaskomunikiloj, 9 homoj restas netrovitaj kaj 31 vunditoj, inkluzive de du ĉinoj, estas kuracataj en hospitalo. La 10-an de decembro, en la lando okazis ankaŭ 5.3-magnituda tertremo. Nov-zelandaj specialistoj diris, ke la vulkano probable refoje erupcios en la venontaj kelkaj tagoj. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |