Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio reenkondukos grandajn pandojn en la naturo de Jiangxi
2019-12-11

Ĉinio planas reenkonduki grandajn pandojn tra la teritorio kie ili antaŭe estis troveblaj, tiel ke ili estu kapablaj vivteni sin kaj naski pandidojn. Por atingi tiun celon oni bredas pandojn kaj poste trejnas ilin por memstare vivi en la naturo, kaj por unua fojo oni tion faros ekster la provinco Sichuan, laŭ la anonco de Ĉina Centro por Konservado kaj Esplorado pri Grandaj Pandoj.





Fakuloj decidis liberigi pandojn en la Nacia Naturrezervejo Guanshan de la provinco Jiangxi, kies klimato, ekosistemo kaj manko de homa interveno favoras al vivo de grandaj pandoj. Tri dujaraj pandoj, nomitaj Panwang, Ranran and Yuner, la du unuaj inaj, kaj la lasta vira, estas jam trejnitaj por tiu celo.


Verkis Rafael Henrique Zerbetto

Surbaze de informoj diskonigitaj de Niubi Panda


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio