Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis Forumo pri Tutmonda Figuro de Ĉinaj Entreprenoj en 2019
2019-12-05

La kunvenejo de la Forumo pri Tutmonda Figuro de Ĉinaj Entreprenoj en 2019


La 3-an de decembro, en Pekino, Ĉinio, okazis Forumo pri Tutmonda Figuro de Ĉinaj Entreprenoj. La forumon ĉeestis preskaŭ 500 homoj, inkluzive de estroj de rilataj departementoj, ĉefoj de konataj ĉinaj entreprenoj, spertuloj kaj erudiciuloj pri internacia diskonigo kaj ĵurnalistoj. 


Partoprenantoj de la forumo 


Por science kaj objektive koni la ĝeneralan taksadon de eksterlandanoj pri ĉinaj entreprenoj, la forumo publikigis Raporton de Enketo pri Tutmonda Figuro de Ĉinaj Entreprenoj en 2019, kiu estis kune farita de la redakcio de El Popola Ĉinio, la Akademio de Studoj pri Moderna Ĉinio kaj la Mondo kaj la konsulta kompanio Kantar. Yu Yunquan, estro de la Akademio de Studoj pri Moderna Ĉinio kaj la Mondo, anoncis rezulton de la enketo kaj faris klarigon. En la forumo oni publikigis ankaŭ liston de 20 ĉinaj entreprenoj kun bonaj figuroj eksterlande kaj donis al ili premiojn. 


Redaktoro: Kang Caiqi 


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio