Ĉinio malkovris "neeblan" nigran truon kun 68-obla maso de la Suno |
2019-12-04 |
La unua foto pri nigra truo (datuma foto) Estas nigra truo je 15 mil lumjaroj fore de la Tero, kaj ĝia ekzisto ne povas esti pruvita per ekzistantaj teorioj. La 28-an de novembro la Nacia Astronomia Observatorio sub la Ĉina Akademio de Sciencoj anoncis, ke per la teleskopo LAMOST, ili malkovris stel-klasan nigran truon kun maso 68-oble pli granda ol tiu de la Suno, kaj tio rompis la antaŭajn rekordojn. Stel-klasa nigra truo kutime rezultas el vivfiniĝo kaj gravita kolapso de stelo je certa maso. Sed laŭ teorioj, stelo ne povas fariĝi nigra truo kun maso pli-ol-30-oble pli granda ol tiu de la Suno, ĉar la plej granda parto de ĝia maso perdiĝas dum la kolapso. Ĉi-tiu nigra truo alportas revolucian defion al la ekzistantaj teorioj. Rilata artikolo estos eldonita en la plej nova numero de la brita revuo Nature. Redaktoro: Kang Caiqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |