Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kvar demandoj pri Hongkongo priatentataj de amikoj de ASOAL
2019-12-02


La 23an de novembro, proparolanto de la Misio de Ĉinio al ASOAL (Asocio de Sudorient-aziaj Landoj) publikigis en la ĵurnalo La Ĝakarta Poŝto artikolon pri hongkong-a situacio.


Lastatempe malpliboniĝis la situacio en Hongkongo. La opoziciuloj kaj radikalaj fortoj ampleksigis perfortajn krimojn. Okcidentaj amaskomunikiloj konfuzis nigron kun blanko kaj energie distrumpetis. Tio vekis atenton de la internacia komunumo, inkluzive de kelkaj amikoj de ASOAL-landoj.


Kial Hongkongo plenumas la politikon "unu lando, du sistemoj"?


Hongkongo estas la teritorio de Ĉinio ekde antikveco. Tamen ĝi estis okupita de Britio post la Opia Milito en 1840. En la komenco de la 1980aj jaroj, la tiama ŝtatestro de Ĉinio Deng Xiaoping kreive proponis la koncepton "unu lando, du sistemoj" por atingi pacan reunuiĝon de la lando, kaj ĝi estis unue aplikita en Hongkongo. Ĝi estis enmetita en la Konstitucion de la Ĉina Popola Respubliko kaj efektivigita en la Baza Leĝo de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono (HSAR) de la Ĉina Popola Respubliko.


Kiel oni rigardas la "kvin postulojn" de opoziciuloj kaj radikalaj fortoj?


Post kiam la registaro de HSAR proponis la amendojn de la Leĝo pri Fuĝintaj Krimuloj kaj Regularo pri Reciproka Jura Helpo en Traktado de Kriminalaj Aferoj, la opoziciuloj kaj radikalaj fortoj en Hongkongo ludis trompajn kartojn pri "kvin postuloj nemankigeblaj" en instigado de rezisto. Ili eskaladis perfortajn krimojn kaj lanĉis akuzojn kontraŭ la loka registaro. Ĉi tio estas nenio alia ol politikaj trudo kaj minaco, kaj la fina celo estas detrui la politikon "unu lando, du sistemoj" kaj atingi "hongkong-an sendependiĝon".


Kiuj kaŭzas malpliboniĝon de situacio en Hongkongo?


Samtempe iuj politikistoj kaj amaskomunikiloj en okcidentaj landoj daŭre alprenas du malsamajn normojn kaj intervenas en internajn aferojn de Hongkongo. Precipe, senato kaj la Ĉambro de Reprezentantoj de Usono subskribis la tiel nomatan "Akton pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio en Hongkongo" kiel leĝon por entrudiĝi en internajn aferojn de Ĉinio. Ili celas puŝi Hongkongon al abismo per perfortaj rimedoj kaj bridi la pacan disvolvadon de Ĉinio kaj ĝian nacian rejuniĝon.


Ĉu la centra registaro reagos?


La centra registaro ne permesas daŭrigon de malordo en Hongkongo. Se la hongkong-a situacio malpliboniĝos ĝis tumulto neregebla de la loka registaro kaj minacanta unuiĝon kaj sekurecon de la ŝtato, la centra registaro certe reagos. 


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio