Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina teamo de Chang'e-4 ricevis oran premion de Reĝa Aeronaŭtika Societo de Britio
2019-11-28


La 25-an de novembro en Londono, Britio, okazis la premidona ceremonio de Reĝa Aeronaŭtika Societo. Ĉina teamo, kiu plenumis la taskon de surluniĝo de Chang'e-4, ricevis la monde ununuran oran premion por teamo ĉi-jare. La premio estas unuafoje akirita de Ĉinio post fondiĝo de la societo antaŭ 153 jaroj. La ceremonion ĉeestis membroj de la teamo gvidataj de akademiano Wu Weiren, ĉefa projektisto de la lunesplorado de Chang'e-4.



La lunsondado de Chang'e-4 efektivigis la unuan molan surluniĝon de sondilo ĉe malproksima flanko de la Luno kaj la unuan relajsan komunikadon inter malproksima flanko de la Luno kaj la Tero, kreinte novan atingon por esplorado de la Luno.  



La Reĝa Aeronaŭtika Societo de Britio, fondita en 1866, estas la monde plej malnova kaj plej influa societo por aviado kaj kosmoflugado. Ĝi celas popularigi kaj disvolvi teknikojn pri tiuj fakoj. Ekde 2004, ĝi premias teamojn kiuj pionire kontribuas por esplorado kaj disvolvado de aviado kaj kosmoflugado.


Redaktoro: Han Xin


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio