Vendado de ĉinaj saĝtelefonoj multe kreskas en Eŭropo |
2019-11-27 |
La germana magazino WirtschaftsWoche raportis en la 25-a de novembro, ke laŭ la statistiko de merkatesplora kompanio Canalys, malgraŭ la influo de usonaj sankcioj, vendado de produktoj de la kompanio Huawei en eŭropa merkato multe kreskis en la tria trimestro de tiu ĉi jaro. Laŭ la statistiko, la vendkvanto de saĝtelefonoj en Eŭropo en la tria trimestro kalkuliĝis al 52,5 milionoj, kun kresko de 8% kompare kun tiu en la sama periodo de la pasinta jaro. Tio igas Eŭropon la plej rapide kreskanta merkato de saĝtelefonoj en la mondo. En Eŭropo Huawei vendis 11,6 milionojn da saĝtelefonoj en la tria trimestro, okupante 22% de la saĝtelefona vendkvanto en la loka merkato, nur post Samsung (35,7%); kaj la alia ĉina kompanio Mi -- 5,5 milionojn, kun kresko de 73% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro. Redaktoro: Zhao Wenqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |