Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Modernigo de ŝtata administrado estas grava signo de disvolvado de homara civilizacio
2019-11-25

de Guo Weiwei*


Inter la 28a kaj 31a de oktobro en Pekino okazis la kvara plena sesio de la 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. (Foto de Shen Hong, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua)


La 31an de oktobro fermiĝis la kvara plena sesio de la 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). La sesio adoptis "Decidon de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio pri gravaj demandoj pri persisto kaj plibonigo de la socialisma sistemo kun ĉinaj trajtoj kaj antaŭenpuŝo de modernigo de administraj sistemo kaj kapablo de Ĉinio". Ĝi klarigas, ke persisto kaj plibonigo de la socialisma sistemo kun ĉinaj trajtoj kaj antaŭenpuŝo de modernigo de administraj sistemo kaj kapablo de Ĉinio estas grava strategia tasko de la partio.


La kontribuo de modernigo de ŝtata administrado al disvolvado de la homara civilizacio elmontriĝas en jenaj aspektoj.


Unue, modernigo de ŝtata administrado estas grava signo de disvolvado de la homara civilizacio. Ĝi liveros ampleksan strategion por ŝtata disvolvado kaj solvos demandon pri neekvilibro dum la procezo de modernigo kaj fine efektivigos la socialisman dispozicion kun ĉinaj trajtoj en ekonomio, politiko, kulturo, socio kaj medio.


Due, modernigo de ŝtata administrado kontribuas al daŭrigo de la homara civilizacio. Deng Xiaoping, iama ĉina gvidanto, diris: "Nia sistemo pliboniĝos tagon post tago. Ĝi sorbos progresintajn ecojn el aliaj landoj kaj fariĝos la plej bona sistemo en la mondo." La socialisma sistemo kun ĉinaj trajtoj estas sistemo kun elstara avantaĝo kaj granda vivforto. Dum persisto kaj plifortigo, ĝi disvolviĝas kaj pliboniĝas.


Trie, modernigo de ŝtata administrado aldonas kreivan kontribuon al diverseco de la homara civilizacio. Antaŭenigo de modernigo de ŝtata administrado kaj partopreno en monda administrado signifas starigi modernan modelon konforman al ĉinaj cirkonstancoj. Pro tio, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ, plurfoje emfazis, ke landoj kun malsamaj kulturoj, tradicioj, historioj kaj statoj ne povas sekvi la saman disvolvan modelon.


*Guo Weiwei -- esploristo de la Instituto de Historio kaj Literaturo de la Komunista Partio de Ĉinio


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio