Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Recenzo: Nenifar’, la unua albumo de Gijom’ Armide
2019-11-25

Gijom’ Armide estas konata muzikisto en Esperantujo, kaj Nenifar’ estas lia unua albumo, eldonita en 2012 danke al mondonacoj de esperantistoj. Ĉijare la albumo estis aldonita al la katalogo de Vinilkosmo, kaj tio ebligis ne nur ĝian aĉeton per Vinilkosmo-retejo, sed ankaŭ ĝian aŭskultadon per elsendfluo por ĉiuj abonantoj de Vinilkosmo-ABONKLUBO.

 

La melodioj de Gijom’ estas tre belaj kaj profunde tuŝas la koron, kaj la unua kanto, “Mankas vi”, atestas tion. Gijom’ kantas per la koro, iras de ĝentila flustro al senespera krio, kreante mirindan kombinon inter voĉo kaj melodio, kiu potecigas la fortojn de muziko kaj teksto, kiel oni povas rimarki jam en la dua kanto, “Amo kaj Asfalto”.

 

Tiu ĉi albumo meritas atentan kaj diversfojan aŭskultadon, la aŭskultanto devas lasi sian animon esti tuŝata kaj transformata de la muziko. La fluto de Stéphane Damo en la kantoj “Eĉ se ne amen” kaj “Nuda” aldonas eĉ pli specialan etoson al la albumo.

 

Ankaŭ la tekstoj tuŝas la koron: multaj kantoj temas pri amo kaj aliaj temoj rilataj al homa animo. Mi aparte substrekas “La nereĝoigeblulo”-n, ĉar mi konis multajn homojn tiajn, sed neniam aŭdis alian kanton pri ili: tia homo kutime estas ignorata de la socio, tamen Gijom’ estas tiom sentema, ke li verkis tiun ĉi kanton.

 

Gijom’ ankaŭ estas konscia pri sociaj kaj politikaj temoj, kaj uzas sian muzikon por konsciigi homojn pri kaŭzoj kiel vegetarismo, inaj rajtoj, genra egaleco kaj paco. Nenifar’ estas albumo engaĝita ne nur en transformado de homa animo, sed ankaŭ en plibonigado de la mondo.

 

Mi aparte ŝatas la uzon de riismo en “La fabela rakonto pri milda Dudu kaj la malica reĝo de Braĝujo”: danke al la uzo de la pronomo “ri”, ne estas klare ĉu Dudu estas viro au virino, kaj la samo validas por la reĝo (“reĝo” estas vorto genre neŭtrala laŭ vortaraj difinoj, kvankam vireco estas kutime subkomprenata).

 

En malnova mondo kie venkas “La plej granda”, la muziko de Gijom’ estas invito al plibonigado de si mem kaj de la mondo.

 

Aŭskultu pecetojn de la kanzonoj kaj aĉetu la bitalbumon en la retejo de Vinilkosmo.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio