La centra registaro anticipe asignis specialan fonduson de 2020 por mildigi malriĉecon |
2019-11-22 |
La 18-an de novembro, Ministerio pri Financo de Ĉinio anoncis, ke en 28 provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj municipoj, la asigno de la centra registaro pri speciala fonduso de 2020 por mildigo de malriĉeco estis efektivigita anticipe. La totala sumo estas 113,6 miliardoj da juanoj (ĉirkaŭ 16 miliardoj da usonaj dolaroj). Laŭ la anonco, la sumo okupas ĉirkaŭ 90% de la totala financa buĝeto de 2019 por mildigo de malriĉeco. 2020 estas ŝlosila jaro por la batalo kontraŭ malriĉeco, kaj restantaj taskoj estas tre malfacilaj. La Ministerio pri Financo urĝas ĉiujn lokojn plue antaŭenpuŝi rilatajn laborojn por liveri mongarantion por la batalo kontraŭ malriĉeco. Redaktoro: Kang Caiqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |