Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La unua dokumenta filmo Infanoj kaj Gloro kunfarita de BRICS-landoj
2019-11-18


Laŭ raporto de la novaĵagentejo Xinhua en la 13-a de novembro, dum la kunveno de gvidantoj de BRICS-landoj, en Braziljo, ĉefurbo de Brazilo, okazis Forumo pri Kultura Interŝanĝo kaj lanĉa ceremonio de la unua dokumenta filmo Infanoj kaj Gloro kunfarita de BRICS-landoj. 


Kiel iniciatinto de la forumo, ĉina flanko diskonigis la penson de ĉina prezidanto Xi Jinping pri plifortigo de interŝanĝo kaj interlernado inter diversaj kulturoj kaj emfazis, ke kultura interŝanĝo inter BRICS-landoj devas esti daŭrigota por vigligi kunlaborojn inter tiuj landoj.


Bruno Araujo, prezidanto de la Soci-demokratia Partio de Brazilo, montris en sia parolado, ke ĉina prezidanto Xi Jinping estas la iniciatinto de kultura interŝanĝo inter BRICS-landoj. Dank’ al la daŭra penado de ĉinoj, kultura interŝanĝo inter BRICS-landoj estas fruktodona.


Antaŭ la malfermo de la forumo, gastoj de BRICS-landoj kune lanĉis la unuan dokumentan filmon, kiu temas pri junaj futbalo-ludantoj el tiuj 5 landoj, realigante siajn revojn. La filmoserio, kunfarita de reĝisoroj de BRICS-landoj, enhavas 5 partojn, kun po 52 minutoj. Nun ĝi estas dissendita en 5 landoj kaj poste estos dissendita en la mondo. Dum la forumo okazis ankaŭ foto-ekspozicio pri la filmo kaj kultur-ekspozicio pri saĝo de Konfuceo.  


La forumo, grava programero servanta la renkontiĝon de gvidantoj de BRICS-landoj, estas kunokazigita de la Informa Oficejo de Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj rilata departemento de Brazilo.


Redaktoro: Gao Shuyuan


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio