Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping intervidiĝis kun greka prezidento Prokopis Pavlopoulos
2019-11-12


La 11an de novembro laŭ la loka tempo, en Ateno, ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun greka prezidento Prokopis Pavlopoulos. La du ŝtatestroj konsentis, ke la du landoj plifortigos politikan interfidon, pliprofundigos praktikan kunlaboron, akcelos intercivilizacian dialogon kaj disvolvos la homaran komunumon de komuna estonteco per saĝo el la landoj orienta kaj okcidenta.



Xi Jinping substrekis, ke li vojaĝis al Grekio kun respekto al civilizacio kaj espero pri estonteco. Ĉinio kaj Grekio, kiel landoj el du antikvaj civilizacioj, havas similan koncepton, kaj ambaŭ travivis tre malfacilajn batalojn kaj nun atingas nacian moderniĝon. Interŝanĝo kaj interasimiliĝo estas esencaj postuloj de disvolvo. Amikeco inter Ĉinio kaj Grekio estas ne nur kunlaboro inter du landoj, sed ankaŭ dialogo inter du civilizacioj. Xi Jinping esperas, ke la du landoj pliprofundigos kunlaboron, akcelos civilizacian kontakton, alvokos internacian ordon pli justan kaj senpartian kaj eligos novan lumon en la nova epoko.



Pavlopoulos diris, ke la greka popolo havas naturan intimecon kun Ĉinio, ĉar Grekio kaj Ĉinio estas landoj kun antikvaj civilizacioj. Li emfazis, ke Grekio firme protestas kontraŭ la tezo "konflikto inter civilizacioj", ĉar inter civilizacioj en vera senco ne estiĝas konflikto, kaj konflikto solvas neniun problemon. La historio, kultura tradicio, progreso kaj evoluo de Ĉinio forte rebatis la tezojn "konflikto inter civilizacioj" kaj "hegemoniiĝo post potenciĝo". Grekio volas kune kun Ĉinio antaŭenigi disvolvadon de rilatoj inter la du landoj, akceli kunlaboron inter centr- kaj orient-eŭropaj landoj kaj Ĉinio kaj kontribui por la internaciaj justeco kaj senpartieco kaj disvolvado kaj progreso de la homaro.



(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia 


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio