Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping intervidiĝis kun greka ĉefministro Kyriakos Mitsotakis
2019-11-12


La 11an de novembro laŭ la loka tempo, en Ateno, ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun greka ĉefministro Kyriakos Mitsotakis.


Xi emfazis, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Grekio havas du ligojn: civilizacia interŝanĝo kaj reciprok-profita kunlaboro. 



Pri la praktika kunlaboro inter Ĉinio kaj Grekio, Xi faris kvar proponojn: 


Unue, plifortigi kunan konstruadon de "La Zono kaj Vojo" kaj altigi la kapablon de tera kaj mara transportado inter Ĉinio kaj Eŭropo.



Due, pligrandigi dudirektan komercon kaj investan skalon kaj intensigi kunlaboron en elektro, telekomunikado, fabrikado, financo kaj aliaj kampoj.


Trie, pliprofundigi kontakton inter kulturoj.



Kvare, kune akceli disvolvon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo.


Post intervidiĝo, la dulandaj gvidantoj kune renkontiĝis kun raportistoj kaj ĉeestis la interŝanĝon de duflankaj dokumentoj pri kunlaboro. 



Fine la du flankoj publikigis "Komunan deklaracion de la Ĉina Popola Respubliko kaj la Greka Respubliko pri plifortigo de ampleksa strategia partnereco".


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia 


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio