Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Recenzo: La Universala Arbo, nova albumo de Kajto
2019-11-08

La Universala Arbo estas la plej bona albumo de Kajto ekde ĝia duopiĝo. Malgraŭ tio, ke Nanne Kalma kaj Ankie van der Meer duope faras bonajn koncertojn, la manko de Marita kaj Marian estis iom sentebla en la antaŭaj diskoj Duope kaj Kajto Flugas. Ĉifoje, tamen, aŭskultanto povas eĉ supozi, ke la disko estis registrita kvarope, krom pro la manko de la belaj kanonoj, kiuj markis la unuajn kvin diskojn de Kajto.


Inter aliaj albumoj de Esperanta muziko eldonitaj ĉijare, estas aparte rimarkinda la partopreno de pluraj gastmuzikistoj. Ĉi tiu albumo kontraŭas tiun tendencon kaj estis tute registrita de Nanne kaj Ankie.


La tekstoj kaj melodioj de La Universala Arbo estas bonegaj kaj zorge aranĝitaj. "Difektita Kruĉo" estas bela kaj kortuŝa rakonto, kies temo iusence similas al tiu de "Fajfu, jen la vivo!", de la albumo Lokomotivo, Rulu nun!: ambaŭ kantoj temas pri malfacila adiaŭo al malnova aĵo, kiu akompanis homon dum longa tempo.


"La Universala Arbo", "Hejmo" kaj "Vintra Fabelo" atestas la daŭron de alia tradicio de Kajto: muzikigi poemojn de aŭtoroj el malsamaj landoj. "Hejmo" estas aparte rimarkinda, ĉar ĝin verkis Marjorie Boulton, kaj Kajto bonege elpensis la muzikon: gaja melodio akompanas la rakonton pri la evoluo de familio dum jardekoj. Subite la muziko ĉesas, kaj Nanne deklamas la finan parton, pri bombofalo sur ilia hejmo.


Kvankam kelkaj kantoj estas kortuŝaj, la ĝenerala tono de la albumo estas tute mala: gajaj melodioj kaj festa etoso estas en kanzonoj kiel "Gajhumora Koro" kaj "Trinkkanto je la Vivo". "Ĝojan Naskiĝtagon" ne nur estas ĝojiga kanto, sed ankaŭ meritas esti kantata kaj ludata en naskiĝtagaj festoj de esperantistoj.


"Gajhumora Koro", "Fino aŭ Komenco" kaj "Ĉe Kontraŭa Vent'" estas bonaj ekzemploj de facilaj kantoj por esti uzataj en instruado kaj kantatelieroj.


La teksto de la antaŭlasta kanto "Mi Kantis" resumas la tutan albumon: per kanto oni klarigas la temojn de ĉiuj antaŭaj kantoj. Post tiu konkludo venas la adiaŭa kanto "Multan Dankon", kiu dankas la aŭskultantojn en pluraj lingvoj kaj ilin adiaŭas.


Tiu ĉi albumo estas certe aŭskultinda, do mi rekomendas al vi tuj aŭskulti ĝin per elsendfluo de Vinilkosmo-ABONKLUBO aŭ post aĉeto de la bitalbumo sur la retejo de Vinilkosmo, kie vi ankaŭ povas senpage aŭskulti pecojn de la kantoj: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/kajto-115/8-la-universala-arbo.html


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio