Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Du Zhanyuan: Akceli kulturajn interŝanĝojn por antaŭenpuŝi sistemon de monda administrado
2019-11-07

La 5an de novembro en Ŝanhajo okazis la forumo "70-jara disvolvado de Ĉinio kaj homara komunumo de komuna estonteco" sub la dua Hongqiao-a Internacia Ekonomia Forumo. 


La 6an de novembro en Ŝanhajo okazis la forumo "70-jara disvolvado de Ĉinio kaj homara komunumo de komuna estonteco" sub la dua Hongqiao-a Internacia Ekonomia Forumo. Pli ol 400 homoj de pensobankoj kaj amaskomunikiloj el pli ol cent landoj kaj regionoj ĉeestis la forumon.


En la seminario "Komunaj interkonsiliĝo, konstruado kaj ĝuo kaj monda administrado", Du Zhanyuan, prezidanto de Ĉina Internacia Eldona Grupo, prezentis prelegon sub la titolo "Akceli kulturajn interŝanĝon kaj interlernadon por antaŭenpuŝi kaj plibonigi la sistemon de monda administrado". Li klarigis la rilatojn inter la monda administrado kaj kulturaj interŝanĝoj kaj interlernado kaj iliajn rolojn.


La 6an de novembro prelegis Du Zhanyuan, prezidanto de Ĉina Internacia Eldona Grupo. (Fotis Xu Xun el Ĉinio en Bildoj)


Li diris, ke plibonigo de la sistemo de monda administrado kaj marŝo al la bela estonteco de la homaro postulas fortojn ne nur politikan, ekonomian kaj scienc-teknikan, sed ankaŭ kulturan kaj civilizacian. La kultura interŝanĝo kaj interlernado alvokataj de Ĉinio estas grava enhavo de ĉina propono por antaŭenpuŝi reformon de la sistemo de monda administrado, kaj kultura bazo por konstrui la homaran komunumon de komuna estonteco. Li emfazis, ke nur respekti diversecon kaj diferencojn de la homara civilizacio kaj persisti en la nova civilizacia penso, oni povas efektivigi komunajn interkonsiliĝon, konstruadon kaj ĝuon de la monda administrado.


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio