Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis en Ĉilio dialogo inter ĉinaj kaj latinamerikaj pensfabrikoj
2019-11-06

La 2-an de novembro, en Santiago, ĉefurbo de Ĉilio, okazis la dialogo Nuntempa Ĉinio kaj la Mondo inter ĉinaj kaj latinamerikaj pensfabrikoj, kiun partoprenis pli ol 110 politikistoj, fakuloj, kleruloj kaj reprezentantoj de entreprenoj kaj amaskomunikiloj el Ĉinio kaj Latin-Ameriko. Ili diskutis pri la temo "Kunlaboroj de pensfabrikoj kaj konstruado de ĉin-latinamerika komunumo de komuna estonteco". 


Publikiĝis la libro Parola historio: voĉoj kaj atestantoj de la kultura interŝanĝo inter Ĉinio kaj Latin-Ameriko.


En la dialogo partoprenis kaj parolis Liang Yanshun, vicestro de la Departemento pri Informado de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, Jose Miguel Insulza, eksa ĝenerala sekretario de la Organizo de Amerikaj Ŝtatoj kaj senatano de Ĉilio, Xu Bu, ĉina ambasadoro en Ĉilio, Nanno Mulder, ĉefo pri internacia komerco de la Ekonomia Komisiono por Latin-Ameriko kaj Kariba Regiono, Issa Kort kaj Karol Cariola, membroj de la Ĉambro de Reprezentantoj de Ĉilio. 


Liang Yanshun faras parolon en la malferma ceremonio de la dialogo.


Parolas Jose Miguel Insulza en la malferma ceremonio.


Dum la dialogo estis publikigita la libro Parola historio: voĉoj kaj atestantoj de la kultura interŝanĝo inter Ĉinio kaj Latin-Ameriko en la hispana lingvo. Kun pli ol 200 mil vortoj kaj pli ol 120 valoraj bildoj, la libro vivece prezentas la kulturajn interŝanĝojn inter Ĉinio kaj Latin-Ameriko. 


Partoprenantoj de la dialogo


Redaktoro: Kang Caiqi 


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio