Mirinda! Kolora ĉinstila vesto farita el pli ol 2 000 pecoj da antikvaj porcelanaĵoj |
2019-11-05 |
Tiu kolora ĉinstila vesto estas farita el pli ol 2 000 pecoj da antikvaj porcelanaĵoj kaj kondensas la miljaran historion pri farado de porcelanoj en la urbo Jingdezhen de la provinco Jiangxi en sudorienta Ĉinio. Luo Guoxin, posedanto de tiu vesto, esploris kaj kolektis antikvajn porcelanojn dum jardekoj, kaj kapablas konjekti produkt-tempon kaj specon de antikvaj porcelanoj. Ĉi tiu porcelana vesto estas frukto de lia multjara kolektado, kaj ĉiu pejzaĝo, hom-figuro, floro, birdo, insekto, fiŝo, ornamaĵo kaj ĉiu porcelan-peco enhavas sian rakonton. Redaktoro: Han Xin Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |