Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
"Eksterordinaraĵoj" de la 2-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio
2019-11-04


Laŭ informoj publikigitaj de la Ministerio pri Komerco de Ĉinio, la 5-an de novembro en Ŝanhajo inaŭguriĝos la 2-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE), kiu per siaj "eksterordinaraĵoj" sentigos al la vizitantoj Ĉinion pli malferman kaj allogan.



Inter la partoprenantoj de la 2-a ĈIIE estas multaj entreprenoj, kiuj venas pro la renomo de la ekspozicio; la totala areo de la eksponejoj landaj kaj firmaaj kreskis de 300 mil kvadrataj metroj al 360 mil kvadrataj metroj; pli ol 3 mil firmaoj el pli ol 150 landoj kaj regionoj partoprenos en la ekspozicio, la bud-areo de usonaj firmaoj estas la plej granda kaj la nombro de japanaj kompanioj superis tiun de la 1-a. Ankaŭ la nombro de 500 potencaj entreprenoj kaj tiu de novaj produktoj kaj teknikoj superis tiujn de la 1-a.



En ĉi-foja ĈIIE partoprenos ne nur kompanioj el evoluintaj kaj evoluantaj landoj, sed ankaŭ tiuj el la plej subevoluintaj, kaj ĉiu plej subevoluinta lando povas peti 2 senpagajn budojn. Nun disvastiĝas unuflankismo kaj komerca protektismo, kaj Ĉinio, per siaj agoj, aldonas certecon al la tutmonda ekonomio. La lando invitas pli da partneroj kune ĝui la ŝancojn kaj dividendojn de sia disvolvado.


Kiel kreo en internacia komerco, ĉi-foja ĈIIE refoje gajnis varman eĥon. Tiuj "eksterordinaraĵoj" pri nombro, kvalito kaj novaj partoprenontoj pruvis la altiron de la ekspozicio por la tuta mondo. Pli da entuziasmo pri la ekspozicio montras, ke ĝi estas ekspozicio profitanta al la partoprenantaj landoj, firmaoj kaj aĉetantoj. Tio ĝuste estas la koncepto de ĈIIE pri reciproka profito kaj kungajno.


Redaktoro: Xie Ruifeng


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio