Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Forumo pri Esperanto okazis en la Komunika Universitato de Ĉinio
2019-11-04


Antaŭtagmeze de la 30-a de oktobro, Pekina Esperanto-Asocio kaj la Kolegio pri Fremdaj Lingvoj kaj Kulturoj sub la Komunika Universitato de Ĉinio kune organizis forumon por eksstudentoj de la Esperanta fako de la universitato. Ili revenis al sia universitato, kune rememoris la pasintecon, la amikecon inter kunlernantoj kaj la senton kun Esperanto, kaj festis la 65-jariĝon de la universitato.


En la forumo, ĉeestantoj diskonigis siajn rakontojn rilatajn al Esperanto kaj ĝiajn rolon kaj gravan signifon. La forumo allogis pli ol 40 homojn el la Pekina E-Asocio, Tianjin-a Esperanto-Asocio, la universitato kaj aliaj organizoj.


Post sia fondiĝo, la E-fako de la universitato bakis preskaŭ 60 diplomiĝintojn kaj tiel faris kontribuon por progreso de la ĉina E-movado.


Redaktoro: Xie Ruifeng


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio