Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Reaperis lago post 300-jara sekiĝo en Dunhuang
2019-11-04


Nuna lago Halaqi


Laŭ raporto de la Ĉina Centra Televido, post preskaŭ 300-jara sekiĝo, reaperis la lago Halaqi en la fino de la rivero Shule, la plej longa reflua rivero en Ĉinio. Ĉe la lago, kun areo de 5 kvadrataj kilometroj, kreskas fragmito kaj tamariko, kaj viglas dekkelkaj specoj da sovaĝaj bestoj. 


Laŭraporte, la lago iam estis malsekejo kun areo de pli ol 1 000 kvadrataj kilometroj kaj havis akvojn je ĉirkaŭ 200 kvadrataj kilometroj. Sed pro ŝanĝo de la medio, la rivero Shule senĉese mallongiĝis, parte sekiĝis kaj fine estis ĉirkaŭita de la dezerto Kumtag.


Nun, dank' al restaŭrado de rivervojoj, la lago reaperis post 300 jaroj, kaj per akvoŝpara reformado de 1 000 kvadrataj kilometroj da kampoj, la ŝparita akvo estas uzata por ekologia restarigo en la malsupra baseno, tial la vegetaĵaro ĉe la rivero denove kreskas kaj la medio pliboniĝas.


La lago Halaqi starigis ekzemplon por homoj, ke la naturo havas fortan mem-rebonigan kapablon, kaj se oni konsideras ĝin kiel amikon kaj ĝin protektas, do rekonstruado de la ekosistemo ne estas malebla.


Redaktoro: Kang Caiqi


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio