Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Internacia komunumo atendas la duan ĈIIE
2019-11-04


La dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) okazos de la 5a ĝis la 10a de novembro en Ŝanhajo, Ĉinio. Pli ol 3 000 entreprenoj el 150 landoj kaj regionoj aliĝis al la ekspozicio.


Ni esperas koni pli da ĉinaj partneroj


Jurin Laksanawisit, tajlanda vicĉefministro kaj ministro pri komerco, atendas la ekspozicion. Li diris, ke Ĉinio estas grava komerca partnero de Tajlando, kaj 16% de la tajlanda eksportado iras al Ĉinio. Ĉi-foje Tajlando eksponos sekigitajn mangojn, duriojn kaj aliajn tajlandajn manĝaĵojn kaj malpez-industriajn konsumaĵojn.


Kiel unu el la gastlandoj en la ekspozicio, Ĉeĥio havos du pavilonojn. En la nacia pavilono ili eksponos novigajn produktojn kaj apartajn teknikojn el avangardaj firmaoj, kaj oni povos vidi tiujn pri aviado, aŭtoj, biologio kaj pianoj. En la pavilono pri bonkvalita vivo oni povos vidi mondkonatajn kristalajn objektojn kaj bieron el Ĉeĥio.


32 filipinaj nutraĵ-kompanioj kunpartoprenos la ekspozicion kaj okupos areon de 450 kvadrataj metroj. Agnes, adjunkta buroestro pri eksportado sub la Departemento de Komerco kaj Industrio de Filipinoj, diris, ke ŝia lando esperas plivastigi specojn kaj skalon de eksportado de legomoj kaj fruktoj al Ĉinio per la platformo de la ekspozicio.


Makgotlho, sekciestro pri antaŭenigo de internacia komerco sub la Departemento de Disvolvado de Malgrandaj Entreprenoj de Sud-Afriko, diris, ke lia departemento subtenas sud-afrikajn kompaniojn partopreni en la ekspozicio. "Ni esperas trovi pli da elstaraj kunlaborantoj en Ŝanhajo por esplori pli da merkataj ŝancoj."


Correa, ĝenerala kunordiganto de mara speciala ekonomia regiono de Kabo-Verda, diris, ke Kabo-Verda partoprenos la ekspozicion, ĉar ĝi esperas montri al Ĉinio kaj aliaj landoj siajn investajn ŝancojn kaj unikajn produktojn pere de la platformo, kaj ke pli da vizitantoj kaj investantoj vizitos kaj investos en la lando.


Zambio estos la nura gastlando el Afriko al ĉi-jara ekspozicio. Christopher Yaluma, kiu duafoje estros delegacion al la ekspozicio, diris: "Ni dankas Ĉinion pro la livero de tiu bona platformo, kaj ni bone uzos ĝin por diskonigi Zambion al la mondo kaj antaŭenigi komercajn interŝanĝojn inter Zambio kaj Ĉinio."


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio