Bruliĝis la kastelo Shurijo, monda kultura heredaĵo |
2019-10-31 |
Fonto: Viva elsendo de ANN-Novaĵretejo de Japanio La kastelo Shuri, monda kultura heredaĵo en la urbo Naha de Okinawa-ken de Japanio, subite ekbruliĝis frumatene de la 31-a de oktobro. La loka fajrobrigado ricevis urĝan alvokon pri la fajro je ĉirkaŭ 2:40. La polico deklaris, ke la halo de la kastelo kaj apuda konstruaĵo forbruliĝis kaj alia konstruaĵo bruliĝas. Foto el la japana televido NHK De la 15-a ĝis la 19-a jarcento, Shuri estis sidejo de la ĉefurbo kaj reĝpalaco de la reĝlando Rjukju. La kastelo estis nomumita kiel nacia trezoro de Japanio en 1933. Post la fino de la dua mondmilito, ĝi estis uzata kiel sidejo de la Universitato Rjukju. En la jaro 1992 oni komencis rekonstruadon de ĝia ĉefa parto. En la jaro 2000, la kastelo Shuri estis enlistigita kiel monda kultura heredaĵo de Unesko. Redaktoro: Han Xin Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |