Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Seminario pri administrado de BRICS-landoj 2019 okazis en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo
2019-10-31

Seminario pri administrado de BRICS-landoj 2019 okazis en Rio-de-Ĵanejro de Brazilo en la 28-a de oktobro. Ĉirkaŭ 150 reprezentantoj el Ĉinio, Rusio, Hindio, Brazilo kaj Sud-Afriko diskutis pri la temo "Nova Epoko, Nova Instigo, Vigligi Ekonomion per Administra Novigo" kaj interŝanĝis spertojn pri ŝtata administrado. 


Parolas Lucas Ferraz, sekretario de ministerio pri ekonomio de Brazilo. 


Liang Yanshun, vic-estro de la Departemento pri Informado de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, parolis en la inaŭguro. Li diskonigis ĉefajn spertojn de Ĉinio pri administrado, kiel fidinda reganta partio, efektiva politiksistemo, reformado kaj pordmalfermo, vigla ĉina civilizacio kaj paca diplomatio. Liang diris, ke kvankam BRICS-landoj havas malsamajn kondiĉojn, ili estas en simila disvolva fazo kaj havas saman celon.


Parolas Liang Yanshun, vic-estro de la Departemento pri Informado de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio.


Lucas Ferraz, sekretario de ministerio pri ekonomio de Brazilo, prelegis pri tio, ke post la tutmonda financa krizo en 2008, antaŭenigi rekreskon de la monda ekonomio fariĝis komuna defio por ĉiuj landoj. BRICS-landoj devas plifortigi kunlaboron kaj serĉi komunajn interesojn kaj novan investan ŝancon per novigaj rimedoj kiel cifereca ekonomio. Por la komuna celo pri disvolvado, la landoj devas daŭre interŝanĝi spertojn pri ŝtata administrado.



En la sekvaj paralelaj kunvenoj, la partoprenantoj diskutis pri tri sub-temoj "Koncentriĝo sur cifereca ekonomio, novigado por disvolvado", "Defendi multflankismon, malfermi por la estonteco" kaj "Preni la popolon kiel la plej gravan, kunlabori por profitigi la mondon".



Dum la seminario oni lanĉis la libron Ŝlosilvortoj por Kompreni Ĉinion: Regado de Ĉinio en la portugala lingvo, kaj la retejon "'La Zono kaj Vojo' kaj Brazilo".


La seminario estas unu el la gravaj aktivecoj por la pintkunveno de ŝtatestroj de BRICS-landoj en Braziljo. 


Redaktoro: Zhao Wenqi 


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio