Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La bud-areo de usonaj kompanioj estas la plej granda en la 2-a ĈIIE
2019-10-31


La 29-an de oktobro, Ren Hongbin, vicdirektoro de la oficejo de la Organiza Komitato de la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) kaj asistanto ĉe ministro pri komerco, diskonigis ke en la 2-a ĈIIE partoprenos 192 usonaj kompanioj, kies nombro kreskis je 18% kompare kun tiu en la 1-a. Ili havas la plej grandan bud-areon de 47,5 mil kvadrataj metroj, kun evidenta kresko kompare kun tiu en la 1-a ĈIIE. 


Samtage, en la gazetara konferenco de la Ministerio pri Komerco, Ren klarigis, ke dum la 1-a ĈIIE oni atingis kunlaborajn interkonsentojn kun negoc-sumo de 57,83 miliardoj da usonaj dolaroj. Laŭ statistiko, 90% de tiuj interkonsentoj estis plenumitaj, kio profitigis eksponantojn, aĉetantojn kaj konsumantojn.  


Redaktoro: Gao Shuyuan


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio