Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Debutis dulingva deklama versio de La Militarto de Sunzi
2019-10-30


La 17an de oktobro, unu tagon antaŭ la inaŭguro de la sepaj Mondaj Militistaj Ludoj, debutis la libro La Militarto de Sunzi aŭdebla en la lingvoj ĉina kaj angla. Ĝi estas eldonita de la Fremdlingva Eldonejo. Tio estas nova klopodo por diskonigo de la tradicia ĉina kulturo al la mondo.


La libro havas profundan influon sur milito kaj strategio antikvaj kaj estantaj kaj ankaŭ sur aliaj kampoj, kiel ekonomio, politiko kaj eksteraj rilatoj. Ĝi estis tradukita en pli ol 30 lingvojn, kaj miloj da versioj estas disvastigataj tra la mondo.


Rezigno pri milito kaj alvoko de paco


Kiel la libro pri militarto, verkita antaŭ 2 500 jaroj, povas klerigi kaj konduki la nuntempajn homojn?


Zhang Xiaofeng, profesoro el la Universitato de Internacia Komerco kaj Ekonomiko, esploris la libron por multaj jaroj. Lia kurso kun la titolo "Militarto de Sunzi kaj Komerco" estas tre ŝatata de lernantoj.


Zhang opinias, ke la libro priskribas militan strategion, tamen ĝia centra penso estas singardo pri milito. Sunzi kontraŭas okazigi militon aŭ preni militon kiel manieron por solvi internaciajn konfliktojn.



Sunzi opinias, kiam la milito estas neevitebla, oni devas klopodi venki la malamikon ne per batalo, kaj tio estas la plej bona rezulto de milito. Pro tio, Sunzi proponas pensojn pri komparo en kelkaj aspektoj, plena loĝistiko utila al venko, kono pri la malamiko kaj vi mem ktp. Tiuj pensoj kaj vidpunktoj estas signifoplenaj por milita konkurso, komerca batalo kaj leviĝo de lando, grupo kaj la homa vivo.


Redaktoro: Liu Zijia


FacebookĈina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio